Confignon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Confignon
Blazono de Confignon
Preĝejo de Confignon
komunumo en Svislando
Kantono Ĝenevo
Distrikto (Ne estas distriktoj en Kantono Ĝenevo)
Koordinatoj  46° 11′ 0″ N 6° 5′ 0″ O / 46.18333 °N, 6.08333 °O / 46.18333; 6.08333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4135
Areo 2,75 km²
Alteco 420 m super marnivelo
Poŝtkodo 1232
Komunumkodo 6618
Mapo de Confignon
vdr

Confignon estas komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando.

Laŭ la stato de 2018 en la komunumo vivis 4 627 loĝantoj sur areo de 2,77 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 670 loĝantoj/km².

Geografio[redakti | redakti fonton]

Confignon situas ĉe la bordo de la rivereto Aire, alfluanto de Arve. La komunumo komplete kunkreskis kun siaj najbaraj komunumoj, kiuj formas integritan parton de la aglomeraĵo de la kantonĉefurbo Ĝenevo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Confignon limas en nordoriento al Onex, en oriento al Plan-les-Ouates, en sudo al Perly-Certoux, kaj en okcidento kaj nordokcidento al Bernex.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Confignon estas konektita per la buso L al la loka transportreto de Ĝenevo.

Tra la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A1, al kiu kaj norde kaj sude de la komunumo ekzistas alveturejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Confignon datiĝas el la jaro 1153 kiel Cofiniacum.[1]

Apud Les Boules estis trovita tombejaro el la romia epoko.

En Confignon regis la Senjoroj de Confignon, kiuj dum mezepoko estis vasaloj de la grafoj kaj poste dukoj de Savojo kaj posedis firman burgon en la loko. Tiu burgo estis detruita en la jaro 1590 de la ĝenevanoj, tamen ĝi ankoraŭ troveblis sur katasto el la jaro 1732. En la jaro 1536 Berno, kiel aliancano de Ĝenevo okupis Confignon, kaj ĝin atribuis ĝis la jaro 1567 al la voktejo Ternier. En la jaro 1567 Savojo reakiris la komunumon kaj en 1598 Confignon akiris la statuson de baronejo- En la jaro 1793 Francio aneksis Savojon. Bernex, Onex kaj Confignon estis kunigitaj al unu sola komunumo, kaj en la jaro 1816 per la kontrakto de Torino atribuitaj al la Respubliko Ĝenevo, kiu samtempe fariĝis kantono de Svislando. En la jaro 1850 respektive 1851 Confignion disiĝis de Bernex kaj Onex kaj fariĝis memstara komunumo.

Personecoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]