Lancy

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lancy
Blazono de Lancy
Preĝejo de Lancy
Kantono Ĝenevo
Distrikto (Ne estas distriktoj en Kantono Ĝenevo)
Koordinatoj  46°11′0″N 6°7′0″O  /  46.18333°N, 6.11667°O / 46.18333; 6.11667 (Lancy)Koordinatoj: 46°11′0″N 6°7′0″O  /  46.18333°N, 6.11667°O / 46.18333; 6.11667 (Lancy)
Nombro de enloĝantoj 27852
Areo 4,82 km²
Alteco 420 m super marnivelo
Poŝtkodo 1212
Komunumkodo 6628
Mapo de Lancy

Enhavo

[redakti] Pri la komunumo

Lancy estas urbo kaj komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando. Ĝi havis 27852 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

[redakti] Geografio

La urbo Lancy situas sudokcidente de Ĝenevo ĉe la suda bordo de la rivero Rodano. La urbo konsistas el la du partoj Grand-Lancy kaj Petit-Lancy.

[redakti] Najbaraj komunumoj

La urbo limas en nordo al Ĝenevo kaj Vernier, en oriento al Carouge, en sudo al Plan-les-Ouates, kaj en okcidento al Onex.

[redakti] Sciindaĵoj

La futbalstadio Stade de Genève, kie okzais tri ludoj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 troviĝas sur la teritorio de la urbo Lancy.

[redakti] Trafiko

Lancy estas konektita al la urba tram- kaj busreto de Ĝenevo. La ĝeneva tramlinio n-ro 15 kaj diversaj buslinioj servas la urbon Lancy.

Lancy disponas ankaŭ pri propra aliro al la nacia aŭtoŝoseo A1 de Ĝenevo tra Berno kaj Zuriko al Sankt-Galo kaj Sankt-Margreto.

[redakti] Historio

La unua dokumenta mencio de Lancy datiĝas el la jaro 1097 kiel Lanciaco.

[redakti] Eksteraj Ligiloj

Ekstera ligilo Oficiala retejo de la urbo Lancy
Ekstera ligilo Lancy en la Historia Leksikono de Svislando
  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Lancy
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj