Meyrin
| Meyrin | |
|---|---|
| Kantono | Ĝenevo |
| Distrikto | (Ne estas distriktoj en Kantono Ĝenevo) |
| Koordinatoj | 46°14′0″N 6°5′9″O / 46.23333°N, 6.08583°OKoordinatoj: 46°14′0″N 6°5′9″O / 46.23333°N, 6.08583°O |
| Nombro de enloĝantoj | 21015 |
| Areo | 10,00 km² |
| Alteco | 435 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 1217 |
| Komunumkodo | 6630 |
Enhavo |
[redakti] Pri la komunumo
Meyrin estas urbo kaj komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando. Ĝi havis 21015 loĝantojn je la 31-a de janauro 2009.
[redakti] Geografio
Meyrin situas 3 kilometrojn nordoriente de Ĝenevo, ĉe la landlimo al Francio. Al Meyrin apartenas krom la vilaĝo Meyrin mem la lokon Cointrin kaj Mategnin.
En Meyrin situas la plej multaj konstruaĵoj de la eŭropa esplorcentro CERN kaj granda parto de la Flughaveno de Ĝenevo.
[redakti] Najbaraj komunumoj
La urbo limas en nordo al Ferney-Voltaire kaj Prévessin-Moëns (ambaŭ en Francio-Ain), en oriento al Le Grand-Saconnex, en sudo al Vernier, kaj en okcidento al Satigny.
[redakti] Trafiko
Meyrin disponas pri maksimuma konekto al la publika trafikreto. Unuflanke en la urbo situas la interkontinenta Flughaveno de Ĝenevo, kiun ĝi dividas kun la najbara urbo Le Grand-Saconnex kaj kiu disponas ankaŭ pri interurba stacidomo de Svisaj Federaciaj Fervojoj kun rektaj trajnoj al la ĉefa stacidomo de Ĝenevo, al Laŭzano, Berno, Zuriko, Bazelo kaj aliaj urboj. Kaj pasas tra Meyrin ankaŭ la internacia trajnlinio de Ĝenevo al Bellegarde kaj Liono.
Ankaŭ pasas tra la urbo la nacia aŭtoŝoseo A1 de Ĝenevo al Sankt-Margreto.
[redakti] Ekonomio
La servoentreprenoj kaj industrio, kiu troviĝas en Meyrin disponigas pli ol 26000 laborlokojn, do laboras en la urbo pli da homoj ol tie loĝas. Gravaj labordonantoj estas la flughaveno kaj CERN.
[redakti] Historio
La unua dokumenta mencio de Meyrin datiĝas el la jaro 1153 kiel Mairin.
[redakti] Eksteraj Ligiloj
|
||||||