Onex

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Onex
Blazono de Onex
Urbodomo de Onex
Kantono Ĝenevo
Distrikto (Ne estas distriktoj en Kantono Ĝenevo)
Koordinatoj  46°11′0″N 6°6′0″O  /  46.18333°N, 6.1°O / 46.18333; 6.1 (Onex)Koordinatoj: 46°11′0″N 6°6′0″O  /  46.18333°N, 6.1°O / 46.18333; 6.1 (Onex)
Nombro de enloĝantoj 17337
Areo 2,81 km²
Alteco 427 m super marnivelo
Poŝtkodo 1213
Komunumkodo 6631
Mapo de Onex

Enhavo

Pri la komunumo [redakti]

Onex estas urbo kaj komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando. Ĝi havis 17337 loĝantojn je la 31-a de januaro 2009.

Geografio [redakti]

La urbo Onex situas inter la riveroj Rodano en nordo kaj Aire en sudo, proksimume 5 kilometrojn sudoriente de la kantona ĉefurbo Ĝenevo.

Najbaraj komunumoj [redakti]

La urbo limas en nordo al Vernier, en oriento al Lancy, en sudo al Plan-les-Ouates, kaj en okcidento al Confignon kaj Bernex.

Trafiko [redakti]

Onex estas per la tramlinio 19 kaj diversaj buslinioj konektita al la loka tram- kaj busreto de la urbo Ĝenevo. Onex ankaŭ disponas pri aliro al la nacia aŭtoŝoseo A1, kiu trapasas la urbon.

Historio [redakti]

la unau dokumenta mencio de Onex datiĝas el la jaro 1292 kiel Onay.

Post la industriiĝo la loĝantaro de Onex inter 1900 kaj 2000 eksplodis. De kampara vilaĝo kun malpli ol 300 loĝantoj, la nombro de loĝantoj pli ol sesdekobliĝis al urbo kun pli al 15000 loĝantoj.

Ĝemelurboj [redakti]

Onex havas urbajn partnerecojn kun

Ekstera ligilo   Bandol en la departemento Var en Francio
Ekstera ligilo   Liestal, ĉefurbo de la Kantono Bazelo Kampara
Ekstera ligilo   Massagno, antaŭurbo de Lugano en Kantono Tiĉino

Eksteraj Ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo   Oficiala retejo de la urbo Onex
Ekstera ligilo   Onex en la Historia Leksikono de Svislando


  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Onex