Bernex GE
| Bernex | |
|---|---|
| Kantono | Ĝenevo |
| Distrikto | (Ne estas distriktoj en Kantono Ĝenevo) |
| Koordinatoj | 46°10′0″N 6°4′0″O / 46.16667°N, 6.06667°OKoordinatoj: 46°10′0″N 6°4′0″O / 46.16667°N, 6.06667°O |
| Nombro de enloĝantoj | 9559 |
| Areo | 12,98 km² |
| Alteco | 445 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 1233 |
| Komunumkodo | 6607 |
Enhavo |
Pri la komunumo [redakti]
Bernex estas komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando. Ĝi havis 9559 loĝantojn je la 31-a de januaro 2009 kaj do atingis preskaŭ la grandecon de urbo.
Geografio [redakti]
La komunumo Bernex situas 6 kilometrojn sudokcidente de la kantona ĉefurbo Ĝenevo ĉe la suda bordo de la rivero Rodano. Tute en la sudo la komunuman teritorion trafluas la rivero Aire, alfluanto de Rodano, kiu fontas en Savojo.
Al la komunumo apartenas krom Bernex mem la setlejoj Chèvres, Loëx, Lully kaj Sézenove.
Najbaraj komunumoj [redakti]
La komunumo limas en nordo al Satigny kaj Vernier, en oriento al Onex, Confignon kaj Perly-Certoŭ, en sudo al Soral kaj Laconnex, kaj en okcidento al Cartigny kaj Aire-la-Ville.
Trafiko [redakti]
En la jaro 1889 Bernex estis ligita per tramlinio kun Ĝenevo. En la jaro 1961 la tramo estis anstataŭigita per busoj.
Historio [redakti]
La unua dokumenta mencio de Bernex datiĝas el la jaro 1256 kiel Brenay.
La komunumo estis fondita en la jaro 1793 sub la nomo Bernex-Onex-Confignon. En la jaro 1850 ĝi estis disigita de Onex kaj Confignon kaj fariĝis aŭtonoma politika komunumo.
Vidu ankaŭ [redakti]
Aliaj lokoj kun la nomo Bernex
Eksteraj Ligiloj [redakti]
|
||||||

