László Somogyi (dirigento)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Somogyi
Persona informo
Naskiĝo 25-an de junio 1907 (1907-06-25)
en Budapeŝto
Morto 20-an de majo 1988 (1988-05-20) (80-jaraĝa)
en Ĝenevo
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo dirigento • muzikinstruisto • komponisto
vdr

László Somogyi [lAslO ŝomodji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Somogyi László estis hungara dirigento, violonisto, altlerneja instruisto.

László Somogyi [1] naskiĝis la 25-an de junio 1907 en Budapeŝto, li mortis la 20-an de majo 1988 en Ĝenevo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Somogyi devenis el juda familio. Li komence lernis violonadon kaj pianadon, poste li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1935. Liaj plej gravaj instruistoj estis Zoltán Kodály kaj Leó Weiner. Dum la studentaj jaroj li estis violonisto en koncerta orkestro. En 1935 li lernis kelkajn monatojn en Bruselo de de:Hermann Scherchen. Li debutis kiel dirigento en la sekva jaro en koncerthalo de la Altlernejo, poste en aliaj eŭropaj urboj. En 1939 li fondis orkestron el judaj muzikistoj, poste li estis ĝia orkestrestro kaj dirigento dum la 2-a mondmilito. Inter 1945 kaj 1950 li dirigentis la ĉefurban simfonian orkestron, inter 1949-1956 li ankaŭ instruis en la Muzikarta Altlernejo, fine inter 1951-1956 li estis ĉefdirigento de simfonia orkestro de la Hungara Radio. Post falo de la Hungara revolucio de 1956 li disidis, poste li estis aktiva dirigento en la mondo, post kelkaj jaroj jam ankaŭ en Hungario. Li ricevis premion Kossuth en 1951, en la sekva jaro alian ŝtatan premion.

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]