Albert Simon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Simon
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1926 (1926-08-18)
en Makó
Morto 17-an de februaro 2000 (2000-02-17) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj francahungara
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Albert Simon
Familio
Infano Balázs Simon
Okupo
Okupo dirigento • muzikologo • muzikinstruisto
vdr

Albert Simon [ŝimon], laŭ hungarlingve kutima nomordo Simon Albert estis hungara dirigento, muzikhistoriisto, altlerneja instruisto.

Memortabulo pri Albert Simon

Albert Simon [1] naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1926 en Makó, li mortis la 17-an de februaro 2000 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Albert Simon akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1952. Liaj plej gravaj instruistoj estis János Viski, János Ferencsik kaj László Somogyi (dirigento). Jam dum la studentaj jaroj li estis dirigento de pluraj simfoniaj orkestroj. Post la diplomo li plustudis en Bukareŝto, poste li estis dirigento de Hungara Ŝtata Koncertorkestro. Inter 1953–1955 li dirigentis en Nacia Teatro (Szeged), inter 1955-1959 en Budapeŝta Ŝtata Operejo, inter 1959 kaj 1969 en Filharmonia Orkestro. En 1962 li ricevis instruojn en Londono de Otto Klemperer. Ekde 1969 li instruis en la Muzikarta Altlernejo, ekde 1980 ankaŭ 3 jarojn en konservatorio de Parizo. Li multe okupiĝis pri verkoj de Béla Bartók, li estis aŭdebla en la Hungara Radio. Li ricevis premiojn inter 1986-1996.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]