Ernest Naville

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernest Naville
Ernest Naville en 1848, portreto farita de Elie Lecoultre kaj aperinta en la verko "Ernest Naville, sa vie et sa pensée" (lia vivo kaj pensado), de Hélène Naville (1913)
Ernest Naville en 1848, portreto farita de Elie Lecoultre kaj aperinta en la verko "Ernest Naville, sa vie et sa pensée" (lia vivo kaj pensado), de Hélène Naville (1913)
Persona informo
Naskiĝo 13-an de decembro 1816 (1816-12-13)
en Chancy
Morto 27-an de majo 1909 (1909-05-27) (92-jaraĝa)
en Ĝenevo
Tombo Cemetery of Poussy
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Svislando
Alma mater Universitato de Ĝenevo
Familio
Patro François Marc Louis Naville
Infano Adrien Naville
Okupo
Okupo filozofo • teologo • esperantisto
vdr

Ernest NAVILLE (13-a de septembro 18163-a de majo 1909) [navij] estis franclingva svisa esperantisto. Li estis filozofo kaj kelkan tempon universitata profesoro en Genève. Unu el la malmultaj scienculoj, kiuj en la 19-a jarcento atentis Esperanton. En 1899 li sendis gravan raporton al la Franca Akademio de Sciencoj, kies membro li estis, pri la lingvo internacia, kaj konkludis tute favore al Esperanto. Eĉ 88-jara li parolis por Esperanto en la filozofia kongreso en Genève. Lia verko „La Devo“ aperis en Esperanta traduko de Antido (pseudonimo de René de Saussure).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La Devo. Eld. Kŭndig, Ĝenevo, 1910? (11x16), 156 pĝ.
Citaĵo
 Tiu parolado pri la deve estis farata du fojojn, en Ĝenevo kaj poste en Laŭzano, dum la vintro de 1867-1868. (Ĝi estis konservata per stenografado kaj unue publikigata en Bibliothèque Universelle.

Ne estas bezone insisti pii la granda intereso, kiun povas havi por la esperantistoj traduko de verko de Ernest Naville (1816-1909), kiu estis samtempe tre fama filosofo kaj honora prezidanto de la Svisa Esperanta Societo. La libro enhavas komparon inter la diversaj skoloj filozofistaj el la antikveco kaj la nuntempo. Ĝi finiĝas jene : la vorto « devo » estas altegan por la konscienco haj ĝi farigas dolĉa por la koro, kiam estas ni komprenintaj ke amo estas bazo de l' ordono : la devo.

Tiu ĉi verko rimarkigas sin per pruvo por anstataŭigi la supersignitajn literojn en la presejoj kie tiuj mankas. La litero ŭ estas presata u (sen akcento); ĉ , ĝ , ĥ , ĵ, ŝ , fariĝas c*, g* , h*, j*, s*, kun posta punktorenversita. La eksperimento, laŭ mi, plene sukcesis kaj tute ne ĝenis min dum la legado. Sed mi opinias, ke ĝi pli kaj pli fariĝos nenecese, ĉar la supersignitaj tipoj estas facile ĉie aĉeteblaj. 
— Belga Esperantisto n025 (nov 1910)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.