Kontraŭesperantisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kontraŭesperantisto estas homo kiu kontraŭstaras Esperanton. Kelkfoje la kontraŭesperantismo estas kaŭzita de eraraj imagoj pri Esperanto (ekz. ke Esperanto volas forigi ĉiujn aliajn lingvojn[1]); iuj erare kredas ke Esperanto estas nur iama projekto, kiu klopodis iĝi la nura lingvo en la mondo aŭ la ĉefa internacia lingvo, sed kiu ĉiuokaze malsukcesis kaj tute malaperis.

Boris Kolker mencias almenaŭ tri kontraŭesperantistojn: Anatolij Berjoza (respondeca sekretario de ASE, dum la 1970-aj jaroj), laŭ Kolker "legendeca kontraŭesperantisto "Betulo")[2]; Mikaelo Kammari (aŭtoro de dogmecaj filozofiaj traktaĵoj) kaj Ermar Svadost (aŭtoro de «Kiel estiĝos universala lingvo?», 1968)[3].

Ĉe Facebook ekzistas grupo "Esperanto Haters", kie ardaj kontraŭesperantistoj interŝanĝas siajn ideojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Kontraŭuloj de Esperanto

Esperanto en nacilingvaj tekstoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jen tia citaĵo ĉe Twitter
  2. Facebook
  3. Esperanto.mv.ru. Arkivita el la originalo je 2022-06-09. Alirita 2022-06-09.