Tatoeba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tatoeba.org English screenshot 2021.png
Tatoeba.org ekrankopiode 2021
Grafea strukturo: ĉiu nodo reprezentas frazon, kaj ĉiu eĝo reprezentas la ligilon inter du frazoj. Kiam du frazoj estas ligitaj, ili havas la saman signifon.

TatoebaProjekto Tatoeba, kies nomo devenas de la japana lingvo kaj signifas "ekzemple", estas kunlabora projekto celanta kolekti multajn frazojn tradukitajn en diversajn lingvojn.

Konsisto[redakti | redakti fonton]

Tatoeba konsistas el granda datumaro de ekzemplaj frazoj tradukitaj en diversajn lingvojn kaj funkcias kiel speco de multlingva traduka vortaro, en kiu se oni serĉas tradukon por vorto, oni trovas ekzemplajn frazojn, en kiuj la serĉita vorto estas uzata.

La tekstaro de Tatoeba baziĝas sur la Korpuso Tanaka, (granda kolekto da paralelaj japanaj-anglaj frazoj), al kiu ekde 2006 sub la prizorgo de Trang Ho estis aldonitaj multaj aliaj lingvoj.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La frazaro estas aranĝita kiel grafeo, en kies strukturo troviĝas nodoj kaj eĝoj: ĉiu nodo reprezentas frazon, kaj ĉiu eĝo reprezentas la ligilon inter du frazoj. Kiam du frazoj estas ligitaj, ili havas la saman signifon.

Retejo[redakti | redakti fonton]

La retejo de la Projekto Tatoeba havas kompletan aron da rimedoj kiuj ebligas serĉadon kaj redaktadon de la frazoj. En la projekto partoprenas aktiva komunumo de kontribuantoj, kiuj enigas, tradukas kaj redaktas frazojn.

Eblecoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiu povas

  • serĉi tradukojn de vortoj (ricevas kompletajn frazojn)
  • aldoni tradukojn al ekzistantaj frazoj
  • aldoni novajn frazojn
  • komenti frazojn, ekz. pri eraroj, stilo k.a.
  • partopreni en ĝeneralaj diskutoj

Oni povas lerni kaj plibonigi siajn konojn de lingvoj. Se oni aldonas ion kun eraro, tio ne gravas, ĉar ja aliaj sendos komentojn aŭ proponojn. Eĉ progresintaj esperantistoj kelkfoje tiel ricevas valoran helpon.

Statistiko[redakti | redakti fonton]

En marto 2022 Tatoeba enhavis pli ol 10 milionojn da frazoj en 410 lingvoj. La plej ampleksaj frazokolektoj ekzistas en la angla (1 500 000), la rusa (900 000), la itala (800 000), la turka (700 000) kaj Esperanto (680 000). La kvina rango de Esperanto atentigas vizitantojn de la retejo, ke Esperanto estas reale uzata lingvo, kiu povas esprimi eĉ kompleksajn pensojn. Jen la aktuala statistiko de ĉiuj lingvoj.

Eksterreta versio[redakti | redakti fonton]

Versio de Tatoeba uzebla ankaŭ sen interreta konekto aperis en la tria eldono de la DVD Esperanto Elektronike, eldonita en julio 2011 de E@I. Ĝi enhavas 83.932 traserĉeblajn frazojn en Esperanto el Tatoeba kun diverslingvaj tradukoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.