Grafeo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri kunigitaj verticoj. Se vi serĉas informojn pri grafika prezento de funkcio, vidu la paĝon grafikaĵo.
Nedirektita grafeo kun 6 verticoj kaj 7 lateroj

En matematiko kaj komputiko, grafeo estas (neformale) aro de objektoj nomataj kiel verticoj kunigitaj de ligoj nomataj kiel eĝojlateroj. Kutime, grafeo estas prezentita kiel aro de punktoj (verticoj) ligitaj de linioj (la eĝoj). Depende de la apliko iuj eĝoj povas esti direktitaj.

Grafeo estas baza objekto en grafeteorio.

Enhavo

Difinoj [redakti]

Difinoj de grafeo en grafeteorio varias en la literaturo. Jen estas unu el la konvencioj.

Nedirektita grafeo [redakti]

Undirected.png

Nedirektita grafeografeo G estas ordigita duopo G := (V, E):

  • V estas aro de verticoj,
  • E estas aro de neorditaj paroj de verticoj, difinantaj la eĝojnliniojn.
  • La verticoj apartenantaj al eĝo estas nomataj finpunktoj, aŭ finaj verticoj de la eĝo.

V (kaj de ĉi tie E) estas kutime estas finiaj aroj, kaj multaj el la konataj rezultoj estas ne veraj (aŭ estas iom malsamaj) por malfinia grafeoj ĉar multaj el la argumentoj mankas en la malfinia okazo.

Orientita grafeo [redakti]

Directed.png

Orientita grafeoG estas ordigita duopo G:=(V, A) kun

  • V, aro de verticoj,
  • A, aro de ordigitaj duopoj de verticoj, nomataj direktitaj eĝoj, arkoj, aŭ sagoj. Eĝo e = (x, y) estas konsiderata kiel direktita de x al y; y estas nomata la kapo kaj x estas nomata la vosto de la eĝo.

Miksita grafeo [redakti]

Miksita grafeo G estas ordita triopo G := (V,E,A) kie V, E kaj A estas difinitaj kiel pli supre.

Ecoj de grafeoj [redakti]

Du eĝoj de grafeo) estas nomataj najbaraj, se ili havas komunan verticon. Simile, du verticoj estas nomataj najbaraj se ili havas komunan eĝon, do ili estas kunigitaj per eĝo. Vertico kaj eĝo, kiu ligas ĝin al alia vertico, estas nomataj incidaj.

Vidu ankaŭ [redakti]