Christian Bertin
Christian BERTIN, naskiĝis la 16-an de aprilo 1949, estas franca inĝeniero pri komputoriko kaj informadikisto kaj esperanta terminaristo, vivanta en Bretonio.
Bertin verkis plurajn terminarojn pri informadiko en Esperanto, i.a. la "Dictionnaire Multidic 2003 franca - Esperanto" kun laŭaserte 50.000 enskriboj, kiu estas rete konsultebla. Li estis kunlaborinto al la Suplemento (1987) de Plena Ilustrita Vortaro (PIV, 1970) pri la fako "informadiko".
Bertin ankaŭ tradukis kun Iwan Kadored la lernolibron "La bretona lingvo ... rapide kaj facile" ("Brezhoneg ... buan hag aes") de Per Denez, aperinta en 1983 ĉe la eldoneje "Bretagne en Direct" en Rennes, al Esperanto.
Bertin estas iama sekretario de Club Espéranto Rennais (Esperanto-klubo de Rennes), sekretario de "Bretagne en Direct" kaj en 2008 gvidas la "Eldonejon Christian Bertin".
Literaturo [redakti]
- Darbellay, Christian. Kiu estas kiu en scienco kaj tekniko. Neuss: Darbellay 1981, p. 21 (kun foto)
- Verkoj de Christian Bertin en anekso de lia Angla-Esperanta Telekomunika Vortaro (1983)
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Libroj de kaj pri Christian Bertin en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
- Artikoloj de kaj pri Christian Bertin en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
- Retejo de la Eldonejo Christian Bertin kun ligilo al la terminaro "Multidic 2003"
