Esperanto and its rivals

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Esperanto and its rivals
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

En Esperanto kaj ĝiaj malamikoj, la lukto por internacia lingvo Roberto Garvía esploras la historion de artefaritaj parolaj aŭ skribaj lingvoj kaj la homojn kiuj batalis por ili. Prenante la tri plej elstarajn — nome Volapuko, Esperanto kaj Ido — Garvía esploras tion, kio instigis tiom multajn investi nekredeblan energion kaj tempon por lerni kaj reklami ilin. La lingvo estas en la angla.

Roberto Garvía estas Lektoro de Sociologio ĉe Universitato Carlos III de Madrido.

Pri ĉi tiu libro[redakti | redakti fonton]

"La problemoj de internacia komunikado kaj lingvaj rajtoj estas ripetiĝantaj debatoj en la nuna epoko de tutmondiĝo. Sed la debato vere komenciĝis antaŭ pli ol cent jaroj, kiam la ĉiam pli interligita mondo de la deknaŭa jarcento kreskigis deziron al la evoluo de tutmonda lingua franca. Multaj individuoj kaj sociaj movadoj konkuris por krei artefaritan lingvon liberan de la politikaj rivalecoj kiuj akompanis la anglan, la germanan kaj la francan. Organizoj inkluzive de la Usona Filozofia Societo, la Internacia Asocio de Akademioj, la Internacia Oficejo de la Paco, la Komintern, kaj la Ligo de Nacioj intervenis en la debato pri la ebleco de artefarita lingvo, sed de la multnombraj lingvoj kreitaj antaŭ la Dua Mondmilito, nur Esperanto postvivas hodiaŭ.

Esperanto kaj Its Rivals projektas lumon sur la faktoroj kiuj kaŭzis preskaŭ ĉiujn artefaritajn lingvojn malsukcesi kaj helpis la anglan regi kiel la tutmonda lingvo de la dudekunua jarcento. Esplorante la sociajn kaj politikajn kuntekstojn de la tri plej elstaraj artefaritaj lingvoj — Volapuko, Esperanto, kaj Ido — Roberto Garvía ekzamenas la rolojn luditajn fare de socimovadaj gvidantoj kaj inventintoj, la strategiojn kiujn malsamaj organizoj uzis por varbi por ĉiu lingvo, kaj aliajn fruajn decidojn kiuj formis kiel tiuj lingvoj disvastiĝis kaj evoluis. Per la leviĝo kaj falo (pliiĝo kaj malpliiĝo) de tiuj artefaritaj lingvoj, Esperanto kaj Its Rivals malkaŝas la intelektajn dilemojn kaj politikajn angorojn, kiuj ĝenis la tutmondiĝantan mondon je la komenco de la dudeka jarcento."

Enhavtabelo[redakti | redakti fonton]

  • Cover (Kovrilo)
  • Half title (Duona titolo)
  • Title (Titolo)
  • Copyright (Kopirajto)
  • Contents (Enhavtabelo)
  • Introduction (Enkonduko)
  • Chapter 1. The Emergence of Linguistic Conscience (La Apero de lingvistika konscienco)
  • Part I. Volapük
    • Chapter 2. A Language in Search of a Problem (Lingvo serĉante problemon)
    • Chapter 3. Who Were the Volapükists? (Kiuj estis la volapukistoj?)
    • Chapter 4. “Pandemonium in the Tower of Babel”: The Language Critics ("Pandemonio en la Babela Turo": La lingvaj kritikistoj)
    • Chapter 5. “Strangled in the House of Its Friends”: Volapük’s Demise (Strangolita en la domo de ĝiaj amikoj”: Forpaso de Volapuko)
    • Chapter 6. “My Troubled Child”: The Artist and the Kulturkampf (Mia ĝenita Infano”: La Artisto kaj la Kulturkampf)
  • Part II. Esperanto
    • Chapter 7. “The Purpose of My Whole Life”: Zamenhof and Esperanto (“La celo de mia tuta vivo”: Zamenhof kaj Esperanto)
    • Chapter 8. “Let Us Work and Have Hope!”: Language and Democracy (“Ni laboru kaj havu esperon!”: Lingvo kaj Demokratio)
    • Chapter 9. “The Menacing Thunderstorm of Reforms”: First Esperantists and First Crises (La Minaca tondroŝtormo de reformoj”: Unuaj esperantistoj kaj unuaj krizoj)
    • Chapter 10. The French Resurgence (La Franca Revigliĝo)
    • Chapter 11. “Bringing Together the Whole Human Race”: Esperanto’s Inner Idea (“Kunigi la tutan homan rason”: Interna ideo de Esperanto)
  • Part III. The Esperanto Cluster: Same Language, Different Communities (La Areto de Esperanto: Sama lingvo, malsamaj komunumoj)
    • Chapter 12. The Demographics of Esperantujo (La Demografio de Esperantujo)
    • Chapter 13. Pacifists, Taylorists, and Feminists (Pacifistoj, tayloristoj kaj feministoj)
    • Chapter 14. “Hidden-World Seekers”: Esperanto in New Wave and Old Religions (“Serĉantoj de kaŝitaj mondoj”: Esperanto en nova ondo kaj malnovaj religioj)
    • Chapter 15. Freethinkers, Socialists, and Herderians (Liberpensuloj, socialistoj, kaj herderistoj)
  • Part IV. Ido and Its Satellites (Ido kaj ĝiaj satelitoj)
    • Chapter 16. “One Ideal International Language”: Ido (“Unu ideala internacia lingvo”: Ido)
    • Chapter 17. “Linguistic Cannibalism” ("Lingva Kanibalismo")
  • Conclusion (Konkludo)
  • Notes (Notoj)
  • Bibliography (Bibliografio)
  • Index (Indekso)
  • Acknowledgments (Dankoj kaj agnoskoj)

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

"Roberto Garvía verkis originalan rakonton plenplenan de fascinaj detaloj pri la eksperimento en Esperanto kaj ankaŭ aliajn malpli bone memoritajn ideojn. Ĉi tiu mirinda libro plaĉos al ĉiuj scivolemaj historiistoj kaj lingvistoj." - Cathie Carmichael, Universitato de Orienta Anglio

Informaro[redakti | redakti fonton]

  • Eldonejo: University of Pennsylvania Press, Inc. 2015. ISBN 9780812291278. Temo: Lingvoj kaj Lingvistiko. subtemo: Socilingvistiko. 240 pages | 6 x 9 | 3 illus. ISBN 9780812247107 Volumo en la Haney Foundation Series