Minankabaŭa lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Minankabaŭa
Baso Minang(kabau)
Parolata en Flago-de-Indonezio.svg Indonezio Sumatro
Denaskaj parolantoj 6,5 milionoj
Lingvistika klasifiko

Aŭstronezia
Malajopolinezia
Nuklea malajapolinezia
Malajeca
Malajaj
Minangkabaŭa
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 min
  SIL MIN
v  d  r
Information icon.svg

La Minankabaŭa estas malaja lingvo parolata de la minankabaŭoj, 6,5-miliona popolo loĝanta en Indonezio, en okcidenta Sumatro. Ĝia ISO-kodo estas min.

La 29-an de januaro 2013 la vikimedia prilingva komitato aprobis kreon de aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la lingvo, kiu ricevis la titolon Wikipedia baso Minang, do minankabaŭlingva Vikipedio: La projekto praktike ekfunkciis la 7-an de februaro kaj per multaj robotaj redaktoj atingis 150 000 artikolojn jam sep monatojn poste, la 9-an de septembro 2013 (la 22-an de oktobro 2014 ĝi enhavas 221 070 artikolojn). Pro la ampleksa uzateco de la reta enciklopedio, tiu projekto signife plividebligis la lingvan nomon kaj konscion pri la lingvo inter alilingvanoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]