soc.culture.esperanto

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

soc.culture.esperanto estas la plej populara esperanta novaĵgrupo en la Interreto.[mankas citaĵo] Ĝi ekzistis ekde marto de 1989, aŭ eble pli frue. Oni oficialigis la grupon marte de 1997 per voĉdono de 224 jesoj, 31 neoj, 1 neŭtrala, kaj 1 erara balotilo. Ofte aperas transafiŝoj inter sci.lang kaj aliaj planlingvaj grupoj.

Laŭ ĝia statuto, oni diskutu en la grupo pri ĉio ajn en Esperanto aŭ pri Esperanto en ĉiu ajn lingvo.[1] Inter la ofte diskutataj temoj troviĝas mondpolitiko, lingvaĵoj (ĝusta uzo de la akuzativo kaj la participoj ktp), kaj kiel oni funkciigas iun aŭ tiun programon pri la supersignoj.

soc.culture.esperanto estis ligita kun la fidoreta „ESPERANTO“.

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    * [1] La fakdosiero de soc.culture.esperanto
Ekstera ligilo    *Rekte atingu soc.culture.esperanton per via retumilo aŭ per Google-Grupoj

Fontindikoj [redakti]

  1. La Statuto de soc.culture.esperanto