Jubilea Kolekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Jubilea Kolekto Jarcento de Esperanto, eldonata de la Universala Esperanto-Asocio, konsistas el verkoj, kiuj formas kulturan fundamenton de la internacia lingvo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

La libroj aperintaj en la Kolekto estas :

  1. 1984 : Esperanta Antologio - Poemoj 1887–1981, 2-a eldono, de William Auld;
    pli ol 850 originale verkitaj poemoj de 163 poetoj donas super-rigardon pri la tuta poezio kulturo de Esperanto
  2. 1985 : Plena Analiza Gramatiko de Esperanto, 5-a eldono, de Kálmán Kalocsay kaj Gaston Waringhien ;
    “la plej detala kaj fininda priskribo kaj preskribo de ĝusta Esperanto” – laŭ la eldoninto
  3. 1989 : Lingvo kaj Vivo - Esperantologiaj eseoj, 2-a reviziita eldono kun apendico de Gaston Waringhien ;
    klasika studaro pri la fontoj kaj strukturo de Esperanto
  4. 1989 : Trezoro - La Esperanta novelarto 1887–1986, du volumoj de Reto Rossetti kaj Henri Vatré ;
    riĉa kolekto de noveloj, romano-fragmentoj kaj aliaj prozaĵoj ĉerpitaj el unu jarcento da originala verkado
  5. 1991 : Nova Esperanta krestomatio, de William Auld ;
  6. 1992 : Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto de L. Zamenhof, 18-a eldono prinotita de Gaston Waringhien

Laŭ la finpaĝa teksto komence de kelkaj el tiuj verkoj devis aperi ankaŭ nova eldono de Enciklopedio de Esperanto, sed la represo de 1986 restas la lasta eldono de ĝi.

Galerio[redakti | redakti fonton]