Diskuto:Eŭropa Parlamento

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu eŭropa aŭ eŭropunia?[redakti fonton]

Saluton karaj, mi demandas min, ĉu pli korekta titolo ne povus esti eŭropunia parlamento. Ĉu iu havas argumentojn favore aŭ kontraŭ tiu propono? Al mi la vortelekto eŭropunia ŝajnas pli racia kaj logika, dum eŭropa pli bone spegulas la establiĝintan lingvouzon ĉe la plejparto el naciaj lingvoj. --WinstonSmith 13:41, 27. Nov 2009 (UTC)

La korekta titolo estas "Eŭropa Parlamento", ĉar tio estas ĝia nomo (en ĉiuj ĝiaj oficialaj lingvoj). En iu teksto oni ankaŭ povas nomi ĝin per adjektiva esprimo, ekz-e "la eŭropunia parlamento" aŭ simile, anstataŭ per ĝia nomo. Ĉu adjektiva esprimo, aŭ ĉu ĝia vera nomo, ambaŭ celas al la sama signifo. Sed la artikola titolo estu prefere ĝia nomo kaj ne iu ajn priskriba esprimo. (Simile, "la usona parlamento" estas adjektiva esprimo por institucio kiu ankaŭ havas la propran nomon "Usona Kongreso". Notu ankaŭ la uzon de majuskloj ĉe propraj nomoj kaj minuskloj ĉe ĝeneralaj priskribaj terminoj.) - Moldur 15:01, 27. Nov 2009 (UTC)

Mi ĵus aldonis ligilon al la ĵus farita teksto sekretariejo de la Eŭropa Parlamento, sed demandas min kiu estu la "parto de teknika postscenejo" kiu krom la sekretariejo kaj biblioteko situu en Strasburgo... Helpus teksto priskribanta tiun "parton de teknika postscenejo" - aŭ almenaŭ oficiala nomumo en la franca, germana kaj angla... ThomasPusch (diskuto) 16:49, 3 okt. 2022 (UTC)[Respondi]