Reinhard Bütikofer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Reinhard Bütikofer

Reinhard Hans BÜTIKOFER (naskiĝis la 26-an de januaro 1953 en Mannheim) estas germana politikisto de la verda partio Bündnis 90/Die Grünen, dum la jaroj 2002-2008 ĝia kunprezidanto - unue kun la Angelika Beer kaj ekde 2004 kun Claudia Roth.

En la eŭropaj balotoj 2009 elektita kiel Membro de la Eŭropa Parlamento.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la 1960-aj jaroj, Bütikofer lernis Esperanton en kurso de Helmut Rössler. Poste li dum ĉ. 10 jaroj aplikis la lingvon, i.a. kiel abonanto de El Popola Ĉinio. En la 1980-aj jaroj li estis urba deputito en Heidelberg kaj tenis kontaktojn al la tiea Esperanto-grupo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]