Ŝablono-Diskuto:Navigilo institucioj de la Eŭropa Unio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi insiste proponas ŝanĝi la nomon de la navigilo al "navigilo Institucioj de la Eŭropa Unio", por havi unuecon kun aliaj samspecaj vikipediaj navigiloj, kiuj komenciĝas per tiu vorto. Tiun nomŝanĝon mi rapide mem realigos. Tamen mi ankoraŭ vidas duan problemon: La navigilo en sia nuna formo (almenaŭ en miaj du retumiloj fajrovulpo kaj guglo kromo, aktualaj versioj vindozaj), ne adaptiĝas al la ekrana grandeco, sed bildiĝas tro larĝe. Tio certe facile ripareblas, sed en la ŝablona kodigo mi ne je unua rigardo trovas la kialon por tiu nedezirata trolarĝiĝo (eventuale malhelpas la kodigo de la ŝablono "listo elementoj"...). Eble la administranto Tlustulimu, aparte sperta pri vikipediaj ŝablonoj, povus helpi? ThomasPusch (diskuto) 09:06, 3 jun. 2016 (UTC)[Respondi]