David Sassoli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David Sassoli
David Sassoli en 2019
David Sassoli en 2019
Persona informo
David Sassoli
Naskonomo David-Maria Sassoli
Naskiĝo 30-an de majo 1956 (1956-05-30)
en Florenco
Morto 11-an de januaro 2022 (2022-01-11) (65-jaraĝa)
en Aviano
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Sutri vd
Lingvoj italaanglafranca vd
Ŝtataneco Italio vd
Alma mater Universitato de Florenco
Partio Demokrata Partio
Subskribo David Sassoli
Infanoj 5
Profesio
Okupo Ĵurnalisto
Laborkampo politiko vd
Aktiva en StrasburgoBruseloRomo vd
En TTT Oficiala retejo vd
Eŭropdeputito
Dum 20092022
Vic-prezidanto de la Eŭropa Parlamento
Dum 2014 – 2019
Prezidento Martin Schulz
Antonio Tajani
Antaŭulo Isabelle Durant
Rainer Wieland
Sekvanto Pavel Telička
Rainer Wieland
Prezidanto de la Eŭropa Parlamento
Dum 20192022
Antaŭulo Antonio Tajani
Sekvanto Roberta Metsola
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

David Maria SASSOLI (naskiĝis la  30-an de majo 1956(nun 1956-05-30) en Florenco, mortis la 11-an de januaro 2022 en Aviano) , estis itala ĵurnalisto kaj politikisto de la partio Partito Democratico (PD). De 2009 li membris en la Eŭropa Parlamento. De 2014 ĝis 2019 li estis vicprezidanto, kaj de la 3-a de julio 2019 ĝis sia morto li prezidis la Eŭropan Parlamenton.[1]

Kune kun la ĉefministro de Portugalio António Costa (nome de la Prezidanteco de la Konsilio de la Eŭropa Unio), kaj la prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen li prezidis la Konferencon pri la estonteco de Eŭropo, kiu komenciĝis oficiale la 9-an de majo 2021 (Tago de Eŭropo)[2].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ĵurnalista kariero[redakti | redakti fonton]

David Sassoli finstudis politikan sciencon en la Universitato de Florenco. Post laboro en malgrandaj gazetoj kaj gazetaraj agentejoj, li iĝis membro de la roma redakcio de Il Giorno en 1985. Ekde 1992 li kunlaboris en Telegiornale de la publika televidkanalo Rai 3. Ĉefaj temoj de lia raportado estis la Mafio kaj organizita krimo. En 1997 li ricevis la premion Ischia Internazionale di Giornalismo.[1][3]

En 1999 Sassoli iĝis speciala korespondento de la redakcio de TG1, ĉefa novaĵa ĵurnalo de la televidkanalo Rai 1. Li aktivas en la asocio Articolo 21, kiu subtenas esprimliberecon kaj gazetaran liberecon (protektita en artikolo 21 de la itala konstitucio).[4]

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

David Sassoli estis estro de la listo de la Partito Democratico por la regiono de la Centro en la eŭropaj balotoj de 2009 kaj estis elektita eŭropa deputito. Li aliĝis al la grupo de la Progresema Alianco de Socialistoj kaj Demokratoj en la Eŭropa Parlamento.

Reelektita en la 8a leĝdona periodo la 25an de majo 2014, li tiam fariĝis membro de la Komitato pri Transporto kaj Turismo. Denove reelektita kiel Eŭropa Parlamentano en majo 2019, li estis elektita Prezidanto de la Eŭropa Parlamento la 3an de julio 2019, duaraŭnde.

En aprilo 2021, li estis malpermesita eniri Rusion, kiel reprezalio pro punlimigoj starigitaj de Eŭropa Unio en marto[5].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (germanlingve) David Sassoli wird neuer EU-Parlamentspräsident. En: Zeit Online, 3-a de julio 2019
  2. (itallingve) alparolo okaze de la Tago de Eŭropo la 9-an de majo 2021 https://davidsassoli.com/2021/05/09/dichiarazione-del-presidente-del-pe-david-sassoli-in-occasione-della-giornata-delleuropa/ Arkivigite je 2021-05-17 per la retarkivo Wayback Machine
  3. (itallingve) Albo d'Oro 1997 Arkivigite je 2020-02-03 per la retarkivo Wayback Machine, Premio Ischia Internazionale di Giornalismo
  4. (itallingve) Gianmichele Laino: David Sassoli presidente, l’ennesimo schiaffo UE a Salvini, al M5S e a Conte. En: Giornalettismo, 3-a de julio 2019.
  5. (franclingve) Rusio malpermesas la eniron al sia teritorio al ok eŭropaj respondeculoj, el kiuj la prezidanto de la eŭropa parlamento (arkivo) Le Monde, 30-a de aprilo 2021


Antaŭe:Prezidanto de la Eŭropa ParlamentoPoste:
Antonio Tajani2019-2022Roberta Metsola