Biksaceoj
El Vikipedio
|
|
||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
bikso orelana Bixa orellana
|
||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||
|
||||||||||
|
Genroj
|
||||||||||
|
Amoreuxia |
||||||||||
Biksaceoj - latine Bixaceae - estas biologia familio de dukotiledonaj plantoj el la klaso de malvaloj. En la familio grupiĝas tri genroj kaj sume 25 specioj - kvankam la genro Cochlospermum fare de iuj fakuloj grupiĝas en propra familio, tiam nomata Cochlospermaceae.
La probable plej konata specio estas la planto bikso orelana (Bixa orellana). Kvankam malgranda, la familio havas en si kaj arbojn kaj herbojn kaj arbustojn. Ĉiuj plantoj duseksas, kaj havas kvin sepalojn. Ĉiuj plantoj de la familio produktas ruĝan, oranĝkoloran aŭ flavan laktosukon.