Bikso orelana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Bikso orelana
bikso orelana Bixa orellana
bikso orelana Bixa orellana
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Malvaloj Malvaloj
Familio: Biksaceoj Bixaceae
Genro: Biksoj Bixa
Bixa orellana
L. (1753)
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Bixa orellana - Muzeo de Tuluzo

Bikso orelana - latine Bixa orellana - estas biologia specio de dukotiledonaj plantoj el la genro de biksoj (Bixa), el la familio de biksaceoj (Bixaceae) kaj el la klaso de malvaloj (Malvales). Plantoj de la specioj hejmas en la tropika zono de Sudameriko, aparte en ties centra parto Amazonio, sed nuntempe ankaŭ portiĝis al Sudorienta Azio kaj tie same multe disvastiĝis.

La plantoj produktas intense ruĝan laktosukon, kaj ankaŭ la plantaj semoj, krom esti uzataj kiel spico, utiliĝas kiel kosmetika farbilo. La indiĝenoj de Amazonio tradicie uzas la farbon kiel natura kolorigilo en nutraĵoj, kosmetike por kolorigo de haŭto kaj hararo - pro spiritismaj celoj, protekte kontraŭ insektoj kaj kontraŭ sunradiado. Nuntempe ĝi ankaŭ indistrie uzatas en produktado de lipoŝminko.

La folioj samkiel la semoj krome ankaŭ konsideratas bona kuracilo kontraŭ bronkito kaj konjunktivito. En Usono kontraŭinflama kuracilo el la semoj produktiĝas ekde la jaro 1998.