Biksa kolorigilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anato elproduktita de la semoj de Bixa orellana.
Semoj de la arbusto bikso (Bixa orellana).

La biksa kolorigilo, ankaŭ nomata anato estas natura pigmento, kun ruĝa-flava koloro, vaste uzata en la nutraĵa kaj kosmetika industrio.[1] Ĝi estas ĉerpita el la arigiloj kiuj kovras semojn de la arbedo nomata Bikso orelana (Bixa orellana), apartenanta al tropika Ameriko. Ĝia uzo devenas de antaŭkolumbaj tempoj. Ekzemple, la aztekoj uzis ĝin por tinkturfarbi teksaĵojn, kiel korpokolorigilo (ekzemple lipruĝon), kaj kiel manĝaĵon kaj trinkaĵon.[2] La majaoj uzis ĝin kiel spicaĵon kaj tinkturfarbon, ekzemple por kolorigi la korpon en religiaj ritoj, kaj ili asociis ĝin kun pluvo. Krome la semoj eĉ estis uzataj kiel valuto. Nuntempe ĝi ankoraŭ estas uzata kiel spico en la preparado de diversaj tradiciaj pladoj en Latinameriko. La ĉefa industria uzo de anato (E-160b) estas en la produktado de laktaĵoj, ekzemple por kolorigi la fromaĝojn de la francaj variantoj Mimolette, Fol Epi kaj Mamirolle, la dana BlueNote, la angla Shropshire Blue kaj Cheddar kaj, foje en la nederlanda Gouda. Ĝi ankaŭ funkcias kiel kolorigilo en glaciaĵojkolbasoj.[3] La kemiaj eroj de anato estas la karotenoidoj biksino kaj ĝia derivaĵo nor-biksino.

Uzoj kiel spico[redakti | redakti fonton]

Hispane ĉi tiu spico estas konata kiel achiote, bixina, urucú aŭ onoto. En Brazilo, depende de la regiono, ĝi estas konata kiel colorau, urucum aŭ colorífico kaj estas uzata kiel kolorigilo kaj spico en viandaj kaj fiŝaj pladoj. Anato oftas en meksika kuirarto.

Kemia konsisto[redakti | redakti fonton]

Anato enhavas ksantofilon kaj oksigenitan karotenoidon. Ĝi estas miksaĵo de la tinkturoj biksino kaj norbiksino, kvankam ĉi-lasta estas la rezulto de la saponigo de biksino. Depende de la speco de eltiro, unu el la substancoj superregas super la alia. Se natria hidroksido estas uzata por ties eltiro, ankaŭ la natria salo de norbiksino estas produktata. Anato estas konsiderata sekura por sano, kvankam en iuj kazoj la karotenoido povas kaŭzi sentojn de naŭzo ĉe homoj sentemaj al ĉi tiu organika pigmento.

Eltiro[redakti | redakti fonton]

La semoj estas malmolaj, la tegumento enhavas plurajn akvo-solveblajn aŭ gras-solveblajn apokarotenoidojn kaj por liberigi ilin ili devas esti traktataj kun akvo aŭ per varma oleo aŭ manĝebla graso, respektive. Eltiro faciligas se la semoj estas muelitaj plurfoje.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Bixa orellana, botanika specio el kies fruktoj estas ĉerpita la anato (pigmento).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kang, E.J.; Campbell, R.E.; Bastian, E.; Drake, M.A. (2010). «Invited review: Annatto usage and bleaching in dairy foods». Journal of Dairy Science 93 (9): 3891-3901. doi:10.3168/jds.2010-3190.
  2. Giuliano, Giovanni; Rosati, Carlo; Bramley, Peter M (2003). «To dye or not to dye: biochemistry of annatto unveiled». Trends in Biotechnology 21 (12): 513-516. doi:10.1016/j.tibtech.2003.10.001.
  3. Las Especias: Diversos Tipos

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]

  • Slipo en Zusatzstoffe Online (germanlingve)
  • Slipo en La Gastropedia (germanlingve)
Registara kontrolo
  • Vikimediaj Projektoj
  • Datumoj: Q425902
  • Multrimedoj: Annatto

  • Identigiloj
  • AAT: 300013842
  • Microsoft Academic: 2910357804
  • Identigiloj medicinaj
  • MeSH: C054041
  • Número E: E160b
  • Identigiloj kemiaj
  • Número CAS: 1393-63-1
  • Números EINECS: 215-735-4
  • UNII: 6PQP1V1B6O
  • Identigiloj biologiaj
  • MGI: 1393-63-1

En tiu ĉi artikolo estis uzata traduko de la artikolo Achiote (pigmento) en la hispana vikipedio