Sepalaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Floreroj: 1. stiluso, 2. ovolujo, 3. florbazo, 4. stameno, 5. petalo, 6. stigmo, 7. karpelaro, 8. sepalo, 9. flortigo

Sepalaro (aŭ kaliko[1] el la latina calyx) estas la ekstera parto de floro. Sepalaro estas ĉiuj la sepaloj, kiuj estas florfolioj ordinare verdaj. Plej ekstera florero, ĝi protektas la internajn partojn, ĉefe dum la flora kreskiĝo.

La sepaloj similas al folietoj, kaj estas plejofte verdaj. Kelfoje, ili similas al la pateloj, forme kaj kolore, oni tiam nomigas ili petalformaj sepaloj. Tiu ofte okazas ĉe la dukotiledonaj.

La sepaloj povas esti apartaj (kiel ĉe la ranunkolo) aŭ pli malpli kuniĝaj (kiel ĉe la primolo.

La vivtempo de la sepalaro estas varia. Ĝenerale, ĝi falas tuj post la floriĝfino. Sed ĝi povas stari baze de la frukto, aŭ eĉ grandiĝi post la fekundiĝo.

Kelkfoje, estas krome sepalareto, kies la sepaletoj alternas kun la sepaloj. Tio okazas ekzemple ĉe la frago.

Pseŭdosepalaro estas foliaro, kiu similas al ekstera kaliko, estante ĉe kelkaj familioj kiel la apiacoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita vortaro 2002, p. 514