Vercingetoriks

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Vercingetoriks - en latina ortografio Vercingetorix - (mortis 46 a.K.), ĉefo de la Arvernoj (gaŭla popolo en la regiono moderntempe nomata Aŭvernjo), komandis la lastan kaj unuafoje ĝeneralan ribelon de la gaŭloj kontraŭ la romianoj (komanditaj de Julio Cezaro) dum jaroj 53- 52 a.K. En la gaŭla lingvo lia nomo signifas granda reĝo de la cent bataloj. (ver-cin-getu-rix)

aludo al la Batalo de Alesia kun mencioj de Vercingetoriks kaj Julio Cezaro en la esperantlingva bildrakonto Asteriks la Gaŭlo.