Uzanto:Ziko
Bonvenigas Ziko van Dijk!
| Vikipedio:Babelejo | ||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
|
||||||||||
| Serĉu uzulajn lingvojn | ||||||||||
Mi estas germano sed vivas nun en Nederlando kaj ekde 2006 post geedziĝo nomiĝas Van Dijk. Mi estas esperantisto ekde 1987/88 kaj konatiĝis kun Vikipedio en julio 2003 danke al Chuck Smith.
[redakti] Kelkaj artikoloj
En Esperanto-Vikipedio (simile kiel en la germana) mi okupiĝas precipe pri historio, kaj ankoraŭ pli precipe pri Esperanto-historio. Mi nove enmetis artikolojn kiel Historio de UEA, Aprila artikolo, Interkonsento de Kolonjo, La Postdomo, Esperanto-Asocio de Norda Ameriko, Esperanto-informado, Germana Esperanto-Ligo, kaj kunlaboris pri la artikoloj pri UEA, ties Estraroj kaj Komitatoj, Landaj Asocioj ktp.
Mi verkis ankaŭ: Helpo:Kiel verki artikolon pri historio
[redakti] Cetera pri-vikipedia agado
Laŭ mi gravas atenti pri la kvalito de Esperanto-rilataj artikoloj en fremdlingvaj vikipedioj, ĉar multaj homoj nuntempe serĉas informojn pri iu afero en la nacilingva Vikipedio. Mi faris malneton de Alvoko por plibonigi ilin.
Mi verkis informilon pri Vikipedio, por disdon(ig)i en la Universala Kongreso de 2008. Vi povas elŝuti ĝin [ĉi tie (pdf)].
Mi estas membro de Wikimedia Deutschland e. V. kaj de Vereniging Wikimedia Nederland. En Meta-Vikio mia paĝo estas [ĉi tie], kaj mi okupiĝas tie pri Multilingual Wikipedia.