Vikipedia diskuto:Diskutejo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arkivado[redakti fonton]

Tiu ĉi paĝo estas tro longa. Mallongigu ĝin. Petr Tomasovsky (diskuto) 18:21, 25 Apr. 2012 (UTC)

✔ Farite kial vi mem ne faris tion? Ĉu vi timas, ke via foliumilo ne eltenus tion. Mia eltenis tion. Sed mi provizore malŝaltis WikEd, ĉar ĝi bezonas sufiĉe da komputilaj risurcoj. --Tlustulimu (diskuto) 18:38, 25 Apr. 2012 (UTC)
Estas ĉi tie homoj, kiuj ĝoje kulpigus min, ke mi metis ion al arkivo sen antaŭa konsento. Petr Tomasovsky (diskuto) 05:45, 26 Apr. 2012 (UTC)
Tio ŝajnas esti la destino de administrantoj. Tial mi nur ŝovis la diskutojn de marto en la arkivon. --Tlustulimu (diskuto) 07:52, 26 Apr. 2012 (UTC)
Ŝajnas ke hodiaŭ simplaj uzantoj kaj ne nur administrantoj rajtas arkivigi Diskutejon - baldaŭ okazos arkivigo-milito. --Dominik (diskuto) 15:54, 5 Jul. 2012 (UTC)

Protekto de la paĝo[redakti fonton]

La paĝo Vikipedio:Diskutejo fariĝis nur kadro por akcepti kontribuojn. Ĝi mem ne plu estas libere redaktenda de ĉiuj. Mi sugestas plene protekti ĝin, nome ke ĝi estu redaktebla nur de administrantoj. --Arno Lagrange @ 11:29, 8 Jul. 2012 (UTC)

"Diskutejo" kie nur kelkaj povas redakti, ne estas vera Diskutejo. --Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 02:19, 10 Jul. 2012 (UTC)

  Saluton Arno. S evidente miskomprenis. {{{1}}} Sed atendu prefere ĝis ĝi estas plene preta. Mi prilaboras ĝin ankoraŭ. Sed tion vi devus tuj ekkoni de la historio de la paĝo. Mi ne vere komprenas, kial vi volas protekti ĝuste tiun ĉi paĝon, se vi vidas, ke mi faris ĝin preskaŭ sola. Aldone estas menuero, kiu devus esti malaktivigata. Ĉu eble jen la kialo? Sed eĉ tio ne estas granda problemo, ĉar mi antaŭvidis sekcion por kapti ĉefpaĝajn misafiŝojn. Poste ne estas iu ajn problemo ekvidi kaj legi ilin kaj movi ilin aliloken. Cetere, se vi iam protektos, mi petas ne forigi ion ajn. Forkomentu ĝin. (Ekz. la tabulon piede.) Aldone inter-Vikaj ligoj estas eble korektindaj. Mi kredas, CubeF menciis ion tian. Evidente, la plej multaj laboroj okazas nun en Diskutejo/Enkonduko. -- PEJNO Simono Diskuto  17:01, 11 Jul. 2012 (UTC)

  Cetere, mi vere nur plene hazarde ekvidis tiun afiŝon. Pura hazardo! Prefere skribu en la Teknikejo ion tian. -- PEJNO Simono Diskuto  17:07, 11 Jul. 2012 (UTC) Kiam paĝo ricevas multan trafikon kaj estas kreita per kodo, indas protekti ĝin por ke neniu kun malbona intenco aŭ senscie difektu ĝin ĉar la damaĝoj estus gravaj dum la ĝeno de protektado estas ege malgranda, des pli se vi, Simono, (refoje) ricevus administrajn rajtojn - jen alia okazo en kiu evidentiĝas ke vi devus agi ĉi tie kun tia alirrajto, jes evidente --Arno Lagrange @ 20:43, 11 Jul. 2012 (UTC)

Sed atentu tamen ke diskutejo kie nur kelkiuj povus redakti, ne estus vera diskutejo.--pino (diskuto) 08:04, 12 Jul. 2012 (UTC)

  Pino, vi eble ne komprenis ke la paĝo Diskutejo fariĝis nur skeleto por aranĝi la diskutojn, ke la enteno troviĝas en subpaĝoj plene redakteblaj de ĉiuj. Protekti la skeleton nur celas malhelpi fuŝadon sed tute ne malebligus al ĉiuj libere plu partopreni diskutojn. Estas iom teĥnika afero kiun ĉiuj eble ne bone komprenas (jen plia kialo por protekti la paĝon :-).

Cetere, mi deziras rimarkigi ke la nuna aranĝo de la diskutejo eble ne estas plej trafa. Vidu la franclingvan vikipedian diskutejon: ĝi ankaŭ estas aranĝita laŭ rubrikoj, sed ĉiu rubriko troviĝas en apartaj paĝoj. Ne ekzistas paĝo en kiu ĉiuj diskutoj kune aperas. Tiu ekzemplo povus inspiri ian plibonigon. --Arno Lagrange @ 06:21, 14 Jul. 2012 (UTC)
  • Arno, mi ne komprenis. Ĉu vi diris, ke la franclingva vikipedio lernu de ni aŭ ke ni lernu de la franca? Al mi persone plaĉas nuna aranĝo, grandparte pro la ĉefa paĝo kiu motras ĉiujn afiŝojn. --CubeF (diskuto) 12:37, 14 Jul. 2012 (UTC)
Evidente mi sugestas ke ni plibonigu nian Diskutejon laŭ la franclingva, kiu, laŭ mi, estas aranĝita tiel ke estas pli facile orientiĝi. Esploru, komparu kaj faru al vi propran opinion. Mi gratulas la kontribuintojn pro jamaj plibonigoj kaj sugestas pluajn paŝojn. Sed estu farite laŭ interkonsento, ne nur laŭ mia sento. --Arno Lagrange @ 20:19, 14 Jul. 2012 (UTC)

Atentigo pri nova Diskutejo[redakti fonton]

(mesaĝo nur por uzantoj kiuj ne rimarkis la ŝanĝon de Diskuteja strukturo)

Antaŭ duonjaro estis ŝanĝita strukturo de Diskutejo, nun la ĉefa paĝo Vikipedio:Diskutejo nur listigas 4 diversajn subpaĝajn diskutejojn. Se vi volas atenti diskutadon en via Atentaro vi bezonas atenti jenajn paĝojn: Vikipedio:Diskutejo/Diversejo, Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo, Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo kaj Vikipedio:Diskutejo/Administrejo. Ŝanĝoj de tiuj paĝoj NE montros se vi atentas nur la ĉefan. --KuboF (diskuto) 21:20, 5 Mar. 2013 (UTC)

Ratko Janev[redakti fonton]

Dear respectful editors, May I kindly ask you to create a short article on academician Ratko Janev, famous member of Macedonian Academy of Sciences and Arts. Sincerely yours, 178.222.6.107 11:45, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

@178.222.6.107: ✅ Kreis mi artikolon ĝerman pri li (I created a stub article about him). —LLarson (dirita & farita) 14:29, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Kurda kafo ( Kurdish coffee )[redakti fonton]

Hello ! Can someone write an article about kurdish coffe ) in Esperanto? https://en.wikipedia.org/wiki/Kurdish_coffee