Bernard Comrie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bernard Comrie
Persona informo
Naskiĝo 23-an de majo 1947 (1947-05-23) (76-jaraĝa)
en Sunderland
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Germanio
Alma mater Universitato de Kembriĝo
Okupo
Okupo lingvisto • universitata instruisto
vdr

Bernard Comrie (elp. bɜːnəd kɒmriː/, n. la 23-an de majo 1947 en Sunderland) estas brita ĝenerala lingvisto, kiu loĝas en Usono kaj longe laboris en Germanio. Li estas unu el la plej grandaj kaj famaj modernaj lingvistoj (tipologoj), poligloto, flua en multaj eŭropaj kaj ne-eŭropaj lingvoj, kiu ankaŭ kompare pritaksis la lingvojn Esperanto kaj la angla[1].

Biografio[redakti | redakti fonton]

La komenca periodo de la scienca agado de Comrie rilatas al la Universitato de Kembriĝo ĉe kiu li diplomiĝis en 1968 kaj kie li poste defendis sian Ph.D. De 1978 ĝis 1998 li laboris en Usono, instruante en la Universitato de Suda Kalifornio. En 1997, li gvidis la fakon lingvistiko ĉe la Instituto Max Planck pri Evolua Antropologio en Leipzig, kiu, sub la gvidado de Comrie, fariĝis la plej granda esplorcentro pri lingva tipologio en Eŭropo (kaj unu el la plej signifaj en la mondo) .La branĉo fermiĝis en 2015 pro la emeritiĝo de Comrie.

Li estis ankaŭ prezidanto de la Societas Linguistica Europaea (Eŭropa Lingva Societo) en 2007-2008.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (eo) Jouko Lindstedt, Lingvo – rimedo aŭ resurso?, En: Detlev Blanke & Ulrich Lins (red.), La arto labori kune. Festlibro por Humphrey Tonkin. Rotterdam, 2010, Universala Esperanto-Asocio, Academia.edu

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]