Izraela Lando
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 26 Sep. 2012.
12 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
La antikva Izraela Lando. Rozkolore, la teritorioj rekte administritaj de la Reĝlando Israelo.
La Izraela Lando (hebree: ארץ ישראל Erets Yisrael) estas historia termino uzata en la juda kaj kristana tradicioj kiel referenco al la antikvaj reĝlandoj Judao kaj Israelo, tio estas, la teritorio de la antikvaj izraelidoj . La Izraela Lando ankaŭ ricevas la nomon Promesita Lando far la judoj. La kristanoj ofte uzas la terminon Sankta Lando.
La Izraela Lando estis konata kiel Palestino (kelkfoje inkluzivante partojn de Jordanio, Sirio kaj Egiptio) ekde la romia epoko ĝis la nuntempo. Hodiaŭ la cionismaj movadoj daŭre uzas la koncepton ligante ĝin al la nuna Israela ŝtato.

