Usona Buroo de la Censo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sigelo de la Usona Buroo de la Censo
Emblemo de la Usona Buroo de la Censo

La Usona Buroo de la Censo (angle United States Census Bureau aŭ, oficiale, Bureau of the Census) estas la organizaĵo en la usona registaro, kiu kolektas la datumojn de la ĉiujardeka Usona Censo (t.e. popolnombrado), kaj ankaŭ aliajn ekonomiajn kaj demografiajn datumojn.[1] Ĝi estas parto de la Ministerio pri Komerco; la estro ("Direktoro") de la buroo estas politika funkciulo nomita de la prezidento.

La usona Konstitucio (artikolo 1-a, sekcio 2-a) postulas ke oni nombru la loĝantaron de Usono minimume ĉiun dekan jaron, ĉefe por decidi kiel distribui la membraron de la Usona Domo de Reprezentantoj (la malsupera ĉambro de la parlamento inter la diversaj subŝtatoj. Nuntempe, ekzemple, estas 50 subŝtatoj kaj 435 reprezentantoj; la laŭsubŝtataj nombroj varias inter 53 por Kalifornio kaj po 1 por Alasko, Delavaro, Montano, Norda Dakoto, Suda Dakoto, Vermonto, kaj Vajomingo.[1] La distribuado de reprezentantoj ankaŭ influas la enhavon de la Elektista Kolegio, kiu formale elektas la prezidenton kaj vicprezidenton surbaze de la laŭsubŝtataj rezultoj de la voĉdonado novembre de ĉiu kvara jaro.

Krom la distribuado de parlamentaj kaj prezidentelektaj voĉoj, la datumoj kolektataj de la Buroo de la Censo rekte influas la elspezadon de pli ol 400 miliardoj da usonaj dolaroj ĉiujare por plej diversaj programoj pri lokaj plibonigoj, publika sano, edukado, transporto ktp.

De la unua censo en 1790 ĝis 1840, la jardekan censon prizorgis marŝaloj de la juĝaj distriktoj[2] La Censa Akto de 1840 establis centran oficejon[3], kiu nomiĝis la Censa Oficejo. En 1902 oni movis la provizoran Censan Oficejon sub la Ministerion pri Enlandaj Aferoj; en 1903 oni renomis ĝin la Censa Buroo kaj movis ĝin en la novan Ministerion pri Komerco kaj Laboro[4]

Leĝo realigita en 1920 aprobis censojn pri fabrikado ĉiun duan jaron kaj pri agrikulturo ĉiun dekan jaroj[5] En 1954, la diversajn leĝajn aktojn oni kunigis en Titolon 13 de la Usona Kodo, kiu nun estas la jura bazo de la Buroo.[6]

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 USCB DOC-D1026 QVC Manual 01/03/09
  2. History 1790. US Census Bureau.
  3. History 1840. US Census Bureau.
  4. History: 1900 Overview. US Census Bureau.
  5. History 1920. US Census Bureau.
  6. History 1954. US Census Bureau.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]