Gofredo de Monmouth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gofredo de Monmouth
La juna Merlin parolas al la Reĝo Vortigern. Ilustraĵo el Prophetiae Merlini de Geoffrey de Monmouth, en la Nacia Biblioteko de la Unuiĝinta Reĝlando
La juna Merlin parolas al la Reĝo Vortigern. Ilustraĵo el Prophetiae Merlini de Geoffrey de Monmouth, en la Nacia Biblioteko de la Unuiĝinta Reĝlando
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 1100
en Monmouth, Kingdom of Gwent
Morto 1155
en Llandaff Cathedral, Kingdom of Morgannwg
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio • Kingdom of Glywysing vd
Alma mater Universitato de Oksfordo vd
Profesio
Okupo poeto • historiistoverkisto • katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Verkado
Verkoj Historio de la reĝoj de Britio vd
episkopo de St Asaph
Dum 1152
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gofredo de Monmouth (naskiĝis ĉirkaŭ 1100 en Monmouth; mortis en 1155 en Saint Asaph), estis kimra episkopo kaj historiisto, kiu verkis latine. Li estas konata kiel unu el la unuaj anglaj historiistoj, kaj la ĉefa angla historiisto de la mezepoko.

Lia naskiĝloko ne estas konata, sed ĝi estis verŝajne Monmouth en Kimrio. Li havis verŝajne bretonajn praulojn, bone konis la regionon de Monmouth kaj priskribas Caerleon en sia Historia Regum Britanniae. Tiu verko enhavas fruan version de la legendoj pri Reĝo Arturo.

Li studis en Oxford, renkontis tie la ĉefdiakonon Walter. La 21-an de februaro 1152 la ĉefepiskopo de Canterbury Teobaldo konsekris lin episkopo de St Asaph (en norda Kimrio), nur dek tagojn post lia pastriĝo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Gofredo verkis kelkajn historiajn kaj mitologiajn skribaĵojn, el kiuj la unua estis la Prophetiae Merlini "La profetaĵoj de Merlino" (verkita antaŭ 1135), la Vita Merlini: "La vivo de Merlin" (inter 1149 kaj 1151), kaj de Historia regum Britanniae "Historio de la reĝoj de Britio" (1135-1138), la plej konata de liaj libroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]