Kriketa Mondpokalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kriketa Mondpokalo
Bangladeŝo kontraŭ Irlando dum la 2011-datita Mondo-pokalo
Bangladeŝo kontraŭ Irlando dum la 2011-datita Mondo-pokalo
turniro • ripetiĝanta sporta evento
Lando internacia
Fondita de Anglio vd
Fondita en 1975
vdr

La Kriketa Mondpokalo (angle Cricket World Cup, plennome kaj oficiale ICC Men's Cricket World Cup [1]) estas la mondĉampioneco por naciaj kriketteamoj, la plej granda ĉampioneco organizita en unutaga kriketo (50 overs). Ĝi estas la plej prestiĝa turniro por viraj naciaj teamoj en tiu ĉi sporto. Preskaŭ ĉiuj partoprenantaj teamoj reprezentas Brition kaj ĝiajn iamajn koloniojn [2].

La okazaĵo estas organizita fare de la Internacia Kriketa Konsilio (ICC) unufoje ĉiujn kvar jarojn, inkluzive de kvalifikaj matĉoj ĝis la fina turniro [3]. La turniro estas unu el la plej spektitaj sportaj eventoj en la mondo [4].

Historio[redakti | redakti fonton]

La Kriketa Mondpokala trofeo.
La teamgvidantoj de la teamoj kiuj partoprenis la 2007-datita monda pokalo

La unua Monda Pokalo estis okazigita en 1975, kaj dek unu ĉampionecoj poste okazis, la plej lastatempaj en Anglio kaj Kimrio en 2019. Aŭstralio havas la plej multajn titolojn.

La teamoj de Karibio kaj Barato iĝis mondĉampionoj dufoje, kaj la teamoj de Pakistano kaj Srilanko iĝis ĉampionoj unufoje ĉiu.

Simila turniro por virinaj naciaj teamoj estas okazigita ekde 1973.

Ekde 2007 ankaŭ okazis mondĉampiona turniro en formato Twenty20 kun la T20-Monda Pokalo de la ICC Men.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ICC Men's Cricket World Cup 2019 shatters audience records. International Cricket Council. Alirita 12 April 2021.
  2. World Cup Overview. cricketworldcup.com. Arkivita el la originalo je 2007-01-24. Alirita 2007-01-29.
  3. ICC Cricket World Cup: About Arkivigite je 2013-06-01 per la retarkivo Wayback Machine – International Cricket Council.
  4. Cricket World Cup 2015 3rd Most Watched Sports Event In The World. Total Sportek (2015-01-11). Arkivita el la originalo je 2015-03-25. Alirita 2015-03-17.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]