Skvaŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Skvaŝrakedo kaj pilko.
Skvaŝludantoj en skvaŝeja korto kun vitra malantaŭa muro.

Skvaŝo (aŭ kvarmurpilkado) estas rakedsporto ludata en speciala kortoforma haleto. La skvaŝeja korto havas kvar murojn, ĉiuj uzeblaj en la ludo. Estas kutime du ludantoj, sed ekzistas ankaŭ parluda versio kun kvar ludantoj. Skvaŝo estas konata kiel tre energia sporto. La skvaŝpilko estas farita el gumo. Ekzistas diversmolecaj pilkoj por spertuloj kaj pli grandaj kaj tre molaj (malrapidaj) pilkoj por komencantoj. Okulŝirmilo estas rekomendata, ĉar la pilko povas atingi la rapidecon de 200 km/h dum ludado.

Reguloj[redakti | redakti fonton]

La ludantoj vicume rakedas la pilkon precipe kontraŭ la antaŭa muro. Oni povas respondi la ŝotojn per "volejo", t.e. per rebati la pilkon antaŭ ol ĝi falas sur la plankon, aŭ per rebati la pilkon post ĝia unua deplanka resalto. La servo (la unua ŝoto) devas trafi la lokon sur la antaŭa muro inter la servolinio (la meza linio) kaj la supra eksterlimo.

Aliaj ŝotoj estas akceptataj se la pilko trafas la muron inter la du eksterlimoj (la plej supra kaj malsupra linioj). Se la pilko trafas la linion, ĝi estas malakceptata malkiel en teniso. La pilko povas ankaŭ unuavice trafi kiun ajn el la aliaj tri muroj – sed ne la plankon – kaj post tio la permesatan lokon sur la antaŭa muro. Tiajn peralimurajn ŝotojn oni nomas "anguloj". Tia vicumado daŭras ĝis iu ludanto malsukcesas rebati la pilkon aŭ la rebato estas malakceptenda laŭ la reguloj.

Ekzistas du diversaj poentosistemoj. Laŭ la "tradicia" brita sistemo nur tiu ludanto, kiu servas la pilkon (t.e. komencas la vicumadon), povas gajni poenton. Se la servanto malsukcesas, la servovico transpasas al la ricevinto. Ŝi aŭ li iĝas nun servanto kaj povas siavice provi gajni poenton. La raŭndon venkas kutime tiu ludanto, kiu unua havas naŭ poentojn. Alternative, kiam la poentoj ekestas 8 kontraŭ 8, la tiama ricevanto povas postuli daŭrigon ĝis dek poentoj. Estas ĝis kvin raŭndoj en unu matĉo. Alivorte la venkanto de la skvaŝmatĉo estas tiu ludanto, kiu unua venkis tri raŭndojn.

La alia poentosistemo estas nomata PARS aŭ la "amerika sistemo". Laŭ ĝi la venkanto de ĉiu vicumado gajnas poenton nekonsidere ĉu ŝi aŭ li estis la servanto aŭ la ricevanto. Ekde 2004 en profesiaj ludoj, kiuj uzas ĉi sistemon, oni ludas ĝis 11 poentoj en ĉiu raŭndo, sed krome oni devas havi almenaŭ du poentojn pli multe ol la oponanto por venki la raŭndon. Tial oni ludas pli longe ol ĝis 11 poentoj kiam necese.

Konataj skvaŝistoj[redakti | redakti fonton]

La plej sukcesa skvaŝistino de ĉiuj tempoj estas la aŭstralino Heather McKay, kiu dominis la sporton dum 18 jaroj en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj. Pakistananoj Jahangir Khan (en la 80-aj) kaj Jansher Khan (en la 90-aj) estis la plej sukcesaj viraj skvaŝistoj.

Skvaŝo en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Ĝis nun skvaŝo estas malofta en esperantaj kontekstoj. La sporta lingvo en Esperanto (1972) ne mencias ĝin [1], sed la vorto 'skvaŝo' aperas kiel nova radika vorto en PIV 2003 [2]. Skvaŝo (angle squash) estis ekludata en Britio jam en la 1800-aj jaroj kaj iĝis ludata ĉirkaŭmonde dum la 1900-aj jaroj [3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ujlaky-Nagy, T (1972). La sporta lingvo en Esperanto. Budapeŝto: Hungara Esperanto-Asocio.
  2. Neves, G (2003). Disaj komentoj pri la nova PIV. Fonto 23, 1 (265).
  3. Wallbutton, T: 130 years of Squash. The Squash Player. Legita la 5-an de decembro 2007.