Blinda masaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blinda masaĝo
filmo
Originala titolo 推拿
Produktadlando Francio + Ĉinio
Originala lingvo Ĉina (mandarena)
Kina aperdato 2014
Daŭro 114 min.
Ĝenro Dramo
Kameraado Jian Zeng
Buĝeto ¥7.68 miliono
Reĝisoro(j) Lou Ye
Produktisto(j) Dream Factory, Les Films du Lendemain
Scenaro Lou Ye + Bi Feiyu
Laŭ la verko de Bazita sur la verko de Bi Feiyu
Filmita en Nanjing, Ĉinio
Loko de rakonto Nankino
Muziko de Jóhann Jóhannsson
Honorigoj Golden Horse Award for Best Feature Film
IMDb
vdr

Blinda masaĝo (Ĉine: 推拿 Tui Na) estas 2014 dramo filmo direktita de Lou Ye kaj bazita sur romano de Bi Feiyu, kiu ankaŭ kunverkis la scenaron.

Ekzistas pli ol 50 mil blindaj, diplomitaj gemasaĝistoj en Ĉinio kaj ilia profesio estas tre respektata. Direktoro Lou Ye, kiu uzis miksaĵon de profesiaj aktoroj kaj veraj blinduloj por la filmrolantaro, faris vere sensan filmpoemon, prave rekompencita en Berlino per ora urso por la artema kontribuo. La etera elektronika muziko estas de la islanda komponisto Johann Johannsson.

Sinoptiko[redakti | redakti fonton]

Kiel infano Xiao Ma perdis sian vidkapablecon en aŭto-akcidento. Kiam nenio plu helpas retrovi videblecon, li - estante adolesko - estis sendata al porblindula lernejo - post nesukcesinta memmortiga provo kie li krom la brajlo-skribo lernis ankaŭ masaĝi. Poste li trovis laboron en medicina masaĝejo en Nanjing administrita de la blindulino Sha Fuming kie ĉiuj blindaj masaĝistoj vivas kune kiel en unu granda familio. Amiko de Sha Fuming, dro. Wang (vango), tie ankaŭ venas labori, kune kun lia fianĉino Kong (ambaŭ estas blindaj). Xiao Ma tuj enamiĝas al Kong.

Rolantaro[redakti | redakti fonton]

  • Guo Xiaodong
  • Qin Hao
  • Zhang Lei
  • Mei Ting
  • Huang Xuan
  • Huang Lu
  • Wang Zhihua
  • Huang Junjun
  • Jiang Dan
  • Mu Huaipeng

Ricevo[redakti | redakti fonton]

La filmo estis en konkurado pri la Ora Urso ĉe la 64a Berlina Internacia Filma Festivalo.[1] Ĝi ricevis sep nomumojn ĉe la 51a Golden Horse Film Awards, kaj gajnis ses, nome Plej bona Filmo, Plej bona Nova Prezentisto, Plej bona Adaptita Scenaro, Plej bona Kinematografio, Best Film Editing kaj Best Sound Effects.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Blinda masaĝo en Interreta filma datumbazo (angle)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Masaĝo (historio, kultura disvastigo)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angla) Stephen Cremin (15a de Januaro 2014). Trio from China compete in Berlin. Film Business Asia. Alirita 16-a de januaro 2014. Trio from China compete in Berlin (Trio de Ĉinio konkursas en Berlino).. Film Business Asia (15-a januaro 2014). Alirita 6-a marto 2017.