Magnetofono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Magnetofono estas aparato por magnete registri sonojn sur bendojn kaj poste reprodukti ilin. Oni nomas la aparaton ankaŭ sonbendregistrilo, ĉar oni surbendigas sonojn.

Klasikaj magnetofonoj uzis diskajn bobenojn por la bendo kaj mikrofonon ĉe mano, sed por la publiko kasedoj estas pli avantaĝaj. Tiaj magnetofonoj estas nomataj kasedilo kaj kutime havas enkonstruitan miniaturan mikrofonon, kiu ebligas facilan enkasedigon de voĉoj, muziko aŭ aliaj sonoj.

Poŝkasedilo estas etformata kasedilo kun kapaŭskultiloj, uzata dum irado aŭ veturado. La unuajn kreis la japana firmao Sony sub nomo Walkman (promenanto, promenmagnetofono). Tiu estas nomata ankaŭ valkmano (Krause-vortaro)