Ĉafarinoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Satelita bildo de Kabo Akvo kaj insuloj Ĉafarinoj

Insuloj Ĉafarinoj (hispana: Islas Chafarinas; araba: الجزر الجعفرية (Ya`fariyya); tamazigta: Takfarinas) estas grupo da tri insuloj en la Mediteranea Maro je 3,3 kilometroj de Kabo Akvo (Ras El Ma), en Maroko. Estas teritorio de Hispanio ekde 1866.

La arkipelago Ĉafarinoj situas je koordinatoj: 35° 10′ 50″ N 2° 25′ 50″ U / 35.18056 °N, 2.43056 °U / 35.18056; -2.43056 (mapo), kaj la tri insuloj kiuj enhavas estas:

  • Insulo Kongreso: Isla Congreso, areo de 25,6 ha, alto ĝis 137 m, la plej okcidenta.
  • Insulo Izabela la 2-a: Isla Isabel II, 15,1 ha, ĝis 35 m, ununura kun homa loĝado (hispana armea roto kaj teamo de hispana institucio pri Naturparkoj). Inter la aliaj du, je 1 km de Isla Congreso kaj 175 m de Isla del Rey.
  • Insulo de la Reĝo: Isla del Rey, 13,9 ha, ĝis 31 m, la plej orienta.

Eksteraj ligiloj