Ĉiatura

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉiatura (kartvele ჭიათურა) estas urbo en Kartvelio, en regiono Imeretien, apud rivero Kvirila, ĉe piedoj de Grand-Kaŭkazio kun loĝantaro de ĉ. 30.000 (69.000en 1991). Ĝi estis centro de la plej granda manganercejo de la mondo antaŭ la unua mondmilito (40%). Oni malkovris la ercon en 1849 la minado komenciĝis en 1877-1879 subĉiele. La urbo kaj la erc-densigejo situas en mallarĝa valo, ĝin interligas kun la minejoj de la najbaraj montoj per kabla fervojo.

Ekde 1879, ĉiu minkampo estis en germanaj posedoj, ekz. Gute Hoffnungshütte, die Friedrich Krupp AG, Gruben- und Hüttenverein, Bergwerks-Aktien-Gesellschaftkaj Kaukasischen Grubenverein. Plimulto de la eksportita manganerco estis prilaborita ĝis 1918 en Germanio.

La 28-an de aŭgusto 1924, la urbo estis elirpunkto por la aŭgusta ribelo de Kartvelio kontraŭ regado de la bolŝevikoj en suda Kaŭkazio.

Pro la malboniĝantaj cirkonstancoj en la urbo ekde 1992 ĝis 2004, duono de la loĝantaro alilokiĝis.

vidindaĵo: Mgvimevi-katedralo (10-11-a jc.)