Ĉina Centra Televido
La Ĉina Centra Televido (CCTV, el la angla China Central Television; ĉine 中国中央电视台, en pinĝina Zhōngguó Zhōngyāng Diànshìtái) estas la plej granda el la televidkanaloj de Ĉinio. Ĝi estas subministerio de la Ĉina Popola Registaro, pro kio ĝiaj novaĵ-programoj estas akuzataj je manipulado laŭ interesoj de la Ĉina Komunisma Partio. CCTV naskiĝis la 2-an de septembro 1958 sub la nomo Beijing Television, la kanalo ŝanĝis la nomon al CCTV la 1-an de majo 1978.
Kanaloj
CCTV entute havas 16 aliajn televidkanalojn, ĉiu laŭ alia temo kaj specifa publiko, konkurante kontraŭ la regionaj kaj eksterlandaj televidkanaloj:
- CCTV-1 (Ĝenerala)
- CCTV-2 (Ekonomiko)
- CCTV-3 (Arto)
- CCTV-4 (Internacia —ĉine)
- CCTV-5 (Sportoj)
- CCTV-6 (Filmoj kaj televidserioj)
- CCTV-7 (Militismo kaj terkultivado)
- CCTV-8 (Dramoj)
- CCTV-9 (Internacia —angle)
- CCTV-10 (Scienco kaj teknologio)
- CCTV-11 (Opero)
- CCTV-12 (Socio kaj leĝoj)
- CCTV-新闻 (Novaĵoj 24-hore)
- CCTV-Children (Porinfana)
- CCTV-Music (CLASIC)
- CCTV-E (Internacia -hispane)
- CCTV-F (Internacia -france)
- CCTV-HD (alta kvalito)
- CCTV-العربية (Internacia -arabe)
- CCTV - Pусский (Internacia -ruse)