Ĉindvino
La Rivero Ĉindvino estas rivero en Birmo (Mjanmao), kaj la plej granda alfluanto de la ĉefa rivero en la lando nome Iravadio. Ĝi fluas tute ene de Birmo kaj estas konata kiel Ning-thi fare de la manipuroj.[1]
La Ĉindvino ekfluas en la granda Valo Hukaŭng de la Kaĉina Ŝtato de Birmo, ĉirkaŭ 26° 26′ 18″ N 96° 33′ 32″ O / 26.43833 °N, 96.55889 °O (mapo), kie kunfluas la riveroj Tanai, Tabye, Tawan, kaj Taron (konata ankaŭ kiel Turong aŭ Towang).
Vidu ankaŭ
Koordinatoj: 24° 04′ N 95° 08′ O / 24.067 °N, 95.133 °O (mapo)