Ĝenerala Arkivo de Indioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konstruaĵo de la Ĝenerala Arkivo de Indioj

La Ĝenerala Arkivo de Indioj (hispane: Archivo General de Indias), estas konstruaĵo kiu troviĝas en Sevilo, Hispanio, en la malnova Casa Lonja de Mercaderes (Varborso de Komercistoj). Ĝi estas la dokument-deponejo da valoregaj arkivaj dokumentoj ilustrante la historion de la Hispana Imperio en Ameriko kaj Filipinoj. La Ĝenerala Arkivo de Indioj estis konstruita laŭ strukturo dizajnita de Juan de Herrera, nekutime serena kaj hispan-italeca ekzemplo de renesanca arkitekturo. La konstruaĵo kaj ĝia enhavo estis akceptitaj en 1987 kiel Monda heredaĵo de Unesko.

Ĝi estis kreita en 1785 laŭ deziro de la reĝo Karlo la 3-a, kun la celo centralizi en unu sola ejo ĉiajn dokumentojn pri la hispanaj kolonioj ĝis tiam disaj en diversaj arkivejoj: Simanko, Kadizo kaj Sevilo.

La arkivejo konservas ĉ. 43.000 dosierujojn, kun ĉ. 80 milionoj da paĝoj kaj 8.000 mapoj kaj desegnaĵoj kiuj venas, precipe, el la metropolitaj organismoj kiuj okupiĝis pri la administrado de la kolonioj.