Ĝenerala Kapitaneco de Gvatemalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Regno de Gvatemalo, Gvatemala ReĝlandoCapitanía General de Guatemala (Ĝenerala Kapitaneco de Gvatemalo), estis teritoria ento ene de la Hispana Imperio, ene de la Vicreĝlando de Nueva España, organzita de Hispanio dum ties Hispana koloniigo de Ameriko, inter 1540 kaj 1812 kaj el 1816 al 1820. El 1812 al 1814 kaj el 1820 al 1821 la teritorio, same kiel la tuta Hispanio sub la reĝimo de la Constitución de Cádiz, estis dividita en provincoj kiuj ne estis subordigitaj laŭ politiko, sed ja laŭmilite kaj laŭjure. En 1821 la kvin provincoj (nome Provinco de Ciudad Real de Chiapas, Provinco de Gvatemalo, Provinco de San Salvador, Provinco de Comayagua kaj Provinco de Nikaragvo kaj Kostariko), ĉiu separe, proklamis sian sendependecon el Hispanio. Sekvajare la plej parto el ili unuiĝis al Unua Meksika Imperio, kaj post ties falo, formis en 1823 la ŝtaton de Unuiĝintaj Provincoj de Centra Ameriko kaj en 1824 tiun de la Federacia Respubliko de Centra Ameriko.