Ŝabŭa
El Vikipedio
|
|
Ŝabŭa (malnovsudarabe s2bŭt S2abŭat, arabe شبوة, latinliterigo laŭ DMG Šabwa, Sabatha laŭ la antikva geografio de la helenoj kaj romianoj[1]) ĝis la 4-a jarcento estis la ĉefurbo de la malnovsudaraba regno Hadramaut. Ĝi situis ĉe la orienta rando de la dezerto Ramlat as-Sabatain en la teritorio de nuntempa Jemeno, proksimume 300 km nordoriente de Sanao, en la loko kie la uedo Maŝar eliras en la dezerton. La loko altas proksimume 850 metrojn super la marnivelo. Ŝabŭa en la antikva epoko estis grava komerca stacio ĉe la karavana olibana vojo. Ekde la jaro 1975 la ruinoj estas esplorataj fare de franciaj arkeologoj.
[redakti] Notoj
- ↑ Plinio la Maljuna Naturalis historia 6.28.32