Ŝarm el Ŝejĥ

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝarm el Ŝejĥ (arabe شرم الشيخ) estas urbo en la azia parto de Egiptio. Ĝi situas sur la suda pinto de duoninsulo Sinajo, ĉe Ruĝa Maro. Ĝiaj koordinatoj: 27° 58′ 43″ N 34° 23′ 37″ O / 27.97861 °N, 34.39361 °O / 27.97861; 34.39361 (mapo)Koordinatoj: 27° 58′ 43″ N 34° 23′ 37″ O / 27.97861 °N, 34.39361 °O / 27.97861; 34.39361 (mapo).


Situa mapo

En 1956/1957 kaj inter 1967 kaj 1982 ĝi estis administrata de Israelo. Post la redono al Egiptio investuloj igis ĝin centro de turismo, kiu donas al Egiptio gravajn enspezojn. Pro la kvieta kaj klara akvo de la Ruĝa Maro ĝi estas populara loko por subakva sporto. Proksime situas la nacia parko Ras Mohammed. En la urbo troviĝas multaj hoteloj. La urbo ankaŭ havas flughavenon kien flugas diversaj ĉartakompanioj el Eŭropo. La turista strio etendiĝas ĝis al la Naama Golfo.

Katastrofoj

La 3-an de januaro 2004 aviadilo startinta de Ŝarm el Ŝejĥ falis en la maron; mortis ĉiuj 148 aviadilanoj. La 23-an de julio 2005 bombo-atenco mortigis pli ol 80 homojn.

Nomo

Dum la israela okupado la urbo havis la israelan nomon mifrac ŝlomo (Golfo de Salomono). La araba nomo foje estas transliterata "Ŝarm eŝ-Ŝejĥ", ĉar la fina konsonanto de la araba artikolo "al/el" asimiliĝas al sekva "ŝ" (suna konsonanto).

Ŝablono:Ĝermo-geografio