Ŭadano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
malnova turo en Ŭadano

Ŭadano, Ouadane en la franca kaj arabe وادان estas historia urbo en regiono Adrar en nordokcidenta Maŭritanio sur la Altebenaĵo Adrar, nordoriente de Ĉingeti.

Ĝi estis fondita en 1147 kaj baldaŭ iĝis grava karavana haltejo kaj komerca deponejo. La portugala komerca reprezentejo estis establita en 1487, sed la urbo jam disfalis en la 16-a jarcento. La bonstataj ruinoj de fortikita komercejo ("Ksur") estas ekde 1996 kune kun Ĉingeti, Tiĉito kaj Ŭalata partoj de la UNESCO-monda kulturheredaĵo.

La eta, moderna setlejo situas ekster la pordoj de la malnova urbo.