Aŭstralia Leĝera Kavalerio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭstraliaj Leĝerkavalerianoj sur ĉevaloj Waler antaŭ eliro el Aŭstralio.

Aŭstralia Leĝera Kavalerio estis rajdantaj trupoj kun karakteroj kaj de kavalerio kaj de rajdanta infanterio. Ili servis en la dua brita-bura milito kaj la Unua Mondmilito. La 4a Brigado de Aŭstralia Leĝera Kavalerio faris tiam sukcesan atakon ĉe la Batalo de Berŝeba en 1917.

Ankoraŭ funkcias unuoj de Aŭstralia Leĝera Kavalerio, ĉefe ĉe Kvinslando, armitaj per aŭstralia versio de LAV-25.