ATTAC

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ATTAC (france Association pour la Taxation des Transactions pour l' Aide aux Citoyensangle Association for the Taxation of Financial Transactions for the Aid of Citizens) estas movado unue kreita en Francio post alvoko de Ignacio Ramonet en Le Monde diplomatique en junio 1998. Tiu alvoko ricevis mirigan sukceson, kaj rapide kreskis la afero, kiu baldaŭ konstituiĝis sub la nomo ATTAC (t.e. Asocio por Tobin-imposto kaj helpo (france Aide) al la Civitanoj). Tuj la celo plivastiĝis al ampleksa kritiko kontraŭ la "merkata diktaturo". ATTAC ne estas politika partio (kaj zorge evitas ĉian "rekuperadon" fare de iu ajn politikista organizo); ĝi difinas sin kiel movadon "por popola edukado, direktita al agado".

Post ties franca naskiĝo la asocio disvastiĝis al dekoj da aliaj landoj, kaj nun fariĝis internacia.

Eksteraj ligiloj