Acetila Koenzimo A
El Vikipedio
En la unua ŝtupo de energia produktiĝo, sakaridoj, grasoj, kaj proteinoj estas enzime rompitaj en pli simplan unuon, acetilan koenzimon A (Ac-KoA; ofte mallongigita kiel Ac-CoA). (KoA aŭ CoA signifas Koenzimon A)
Dosiero:Acetyl Coenzyme A 1.jpg
La strukturo (sur kolora fono: Acetila grupo)
Acetil-KoA gravegas por metabolo, kaj ĝi plej ofte uziĝas por la ciklo de Krebs (citracida ciklo) kaj por glioksilata ciklo.
El Acetil-CoA oni ankaŭ povas formi aminoacidojn kaj lipidojn, kvankam por aminoacidoj oni ankaŭ bezonas aliajn metabolidoj.


