Agadezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Agadez (aliforme Agadés) estas urbo en mezo de Niĝero, ĉe kruciĝo de gravaj vojoj, je 740 km de la ĉefurbo. La urbo havas ĉ. 85.000 loĝantojn.

Ĝi estis en la 15-a jarcento sidejo de la tuarega sultaneco kaj ankaŭ nun estas centro por la migrantaj tuaregaj paŝtistoj.

La areo de Agadez ricevas ĉiujare precipitaĵon de 300 mm. La urbo estas centro por komercado.