Ahillones

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ahillones [aijOnes] estas municipo de Hispanio, en la provinco Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

Situo

Ahillones estas situa en la suda parto de Ekstremaduro, je altitudo de 578 m; je 128 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 21,5 km². Ĝi situas je la sudoriento de la provinco, en la distrikto de la Campiña Sur (Badajoz), ĉe la nacia ŝoseo  N-432 , inter la vilaĝoj de Berlanga kaj Llerena, el kiu dependas jure.

Populacio

La loĝantoj nomiĝas pahilones. La censita populacio en 2007 estis de 1.064 loĝantoj, kvankam iam estis pli da 3.000 loĝantoj, sed post la elmigrado de la 1960-aj jaroj granda parto de la populacio elmigris al grandaj urboj.

Historio

La origino ne estas klara, sed oni rilatas la naskon de la vilaĝo al sezona veturado de brutobredistoj el Kastilio al Ekstremaduro, nome estas vilaĝo de nomo Ayllon de la provinco Segovio de kie eble venis la unuaj loĝantoj de Ahillones kaj la nomo de la municipo.

Ekonomio

La ekonomio dependas fundamente de la agrikulturo kaj brutobredado. Oni kultivas ĉefe cerealojn, kaj abundas la olivarboj. Por bredado ĉefas ŝafoj kaj porkoj.

Festoj

14a de septembro estas la festoj de la patrono.

Eksteraj ligiloj