Akuŝisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
1513

La akuŝistino aŭ estas (ofte ŝtate ekzamenita kaj rekonita) naskohelpistino. Ĉar ekde 1987, ankaŭ viroj povas sin praktiki en la profesio en Germanio, tiel oni povas paroli tre malofte pri (vira) akuŝisto.

La akuŝistinoj - depende de la loka juro, antaŭskriboj - povas mem konduki naskon, aŭ helpi al la kuracisto dum nasko, helpas la gravedulinojn.

Historio

La rekonita naskohelpistino, la akuŝistino estas unu el la plej malnovaj profesioj, menciita jam en la Biblio. Ŝi estis tiam rekonata socia persono.

La akuŝaj konoj de la antikvo perdiĝis en la mezepoko, la restantajn konojn ĉirkaŭis superstiĉoj. Tiutempe la infan-formorteco havis grandan procenton kaj ofte eĉ la patrinoj venis en vivdanĝeron pro la nehigienaj cirkonstancoj.

Ĝis la 17-a jarcento, la akuŝistinoj akiris la konoj tra spertoj, la unuaj intencaj instruoj komenciĝis en Parizo en 1630, kiam oni elformis naskejan sekcion kaj ekde 1670 tie komenciĝis kursoj por la akuŝistinoj. La praktiko baldaŭ disvastiĝis en Nederlando, Svedio, Germanio.

La ŝtata reguligo de la akuŝistina agado komenciĝis nur en la 18-a jarcento (aparta leĝo en Britio nur en 1902).

Fine de la 19-a jarcento, komence de la 20-a, kun amasa apero de bone ekipitaj hospitaloj, disvastiĝis la hospitala nasko en la evoluintaj (okcidentaj industriaj) landoj, anstataŭ la hejma nasko. La re-interesiĝo pri la hejma nasko (kaj naskodoma nasko) aperis en la 1960-aj jaroj, sed restis marĝena.

La agado de la akuŝistinoj estas ĝenerala en la neevoluintaj landoj.

Hungario

En Hungario la akuŝistinoj devis trapasi ekzamenon laŭ dekreto (1748) de Maria Teresia. la ekzameno devis okazi antaŭ la loke komisiita magistrata kuracisto, kiu pri tio plenigis atestilon.

La organizita edukado de la akuŝistinoj komenciĝis en la kuracistaj fakultatoj de la universitatoj. La unua akuŝistin-eduka kurso okazis - unujara edukado - en la Universitato de Nagyszombat en 1766. Ekde la 1870-aj jaroj aperis memstaraj akuŝistin-edukaj institutoj ĝis 1945. La eduka tempo daŭris 5–10 monatojn. Post 1945, la edukado okazis en fakaj mezlernejoj (2 jaroj inter 1945–72 ; 4+1 jaroj inter 1972–94) kaj ekde 1994 en trijara altlernejo.